INVITO AL LA FESTO - 1994.08.04

Gesinjoroj:

Mi dankas vin permesi al mi, katalunino el Alcoi (p. alkoi) (Valencia Lando - t.n.) kiu lanchu al aero la inviton de festoj kiuj estas viaj chiusence char ili mamsuchis el chi-tiu grundo kiu komplezas esti fruktodona, char ili estas la fruktoj de tempo historie sharghita, kiu naskighas el socia teksajho tiel dense varpita ke ech la malbonoj, kiuj kelkjarcente persekutis la katalunojn el chie, sukcesis nek entombigi nian lingvon nek forgesigi nian folkloron.

Al nenio utilos, en momento kiam kion ni volas estas amuzighi, kaj amuzighi lał la vilanova maniero, memori chiujn malghojojn, chiujn perditajn militojn; sed ja estas deviga ke en tagoj kiel hodiał, gratulu nin mem pro kelkaj mirakloj kiujn ni kapablis produkti. char Vilanova i la Geltrś estis la plej obstina urbo, ał, almenał una el la plej obstinaj, el la tuta Katalunio. La pacienca tasko, detalema, pri la rekupero de la fadeno de via kolektiva memoro, estas, permesu ke mi admirade diru tion al vi, unu el la plej meritplenaj kiun memoros niaj idoj. Vi rekuperis viajn festojn, viajn simbolojn, vian historion. Kaj vi ne faris tion por ke la pasinteco restu zorgeme rikoltita en la bibliotekoj kaj muzeoj, sed por konverti ghin en vivo, por transformi ghin en festo, por ghoji chiuj kaj chiu loghanto de Vilanova i la Geltrś.

Mediteraneanoj devintus vi esti: vi amas la fajron, la eksplodbruojn, la bruon, la muzikon, la dancon... Festu la ghojon esti vivaj sammaniere kiel devintus ghin fari viaj plej prahistoriaj prauloj.

Speciale, la fajro, diskutita simbolo kiu pompigas chie en la Mediteraneo, tiujn tri grandajn kulturojn, la araban, la judan kaj la kristanan kiuj tiom da debatoj kaj tiom da kulturo alportis al la mondo. Estis neniu angulo che la Mediteraneo kie en iu ajn okazo ne brulis fajro por festi la ghojon esti vivaj, la plachon rigardi la prometean lumon. Inkluzive de tio, mi kredas ke vi estas la solaj kiuj bruligas fajron dum ałgusto. Civilizita fajro, kontrolita, farita por danci ene de ghi kaj ne por ruinigi la teron, nian malfelichan teron bruligita de krimaj manoj kiuj volus vidi nin malaperi sub la cindroj. Ne: via fajro estas tiu de Prometeo, ałtentika donaco al la dioj, sen kiu la surtera vivo farighintus neebla por nia speco.

La eklezia tradicio volas vidi, en la festa fajro, puriga simbolo, sed shajnas al mi ke tiu profilaktika teorio havas neniun rilaton kun la volo ghoji en kolektivaj festoj. Mi shatas vidi, en via fajro, kreon da vivo, elmontron pri nia esto, ke ni estas cheestantaj, korbatantaj kaj vivaj; kaj, per la "mascletaes" (p. maskletaes) (t.e. valencia fajra festo, t.n.), la pulvo, la bruo, mi shatas vidi elmontron de vivopleneco, deziron cheesti, evidentigajn signojn pri ekzistado. Okazas kiel enamighinto kiu ne povas vivi sen paroli pri sia amo; ał kiel kamparano, kiu orgojle, montrante bonan jaran rikolton, ne povas rezigni privershi ghin per vino, kaj gaje ridi pro ghi kaj fanfaroni pri ghi; kiel la kolektivaj solenoj, geedzighoj, baptoj, majhoraj festoj, sportaj triumfoj, ktp, estas brue kantataj. La silento, al mediteranea homo, signifas mankon de vivo. Ni lałte parolas en restoracioj, ni igas nin esti rimarkitaj en vojaghoj, ni ridas per bruaj ridoj... Ni shatas ghojkrion, bruegon, kriemon. La silento estas peza al ni, char ni havas tiel bluan chielon, tiel dolchan maron, tiel varman klimaton kiu invitas nin malvesti kaj rigardi niajn korpojn kaj deziri unuj la aliajn.

Tuj kiam ni havas la oportunon, ni volas fortajn lumojn, petardajn eksplodbruojn, krevajn kantojn... Kion certe ni volas estas blindumighi kaj surdighi, movi manojn kaj piedojn, kuri kaj salti, danci kun la brakoj malfermitaj, sekvi per la korpo la kadencojn de la bekfluteto, manbati la takton, la akrasonon de la "gralla"-j... (p. gralja) Ne: la fajro ne estas puriga simbolo sed defio al la luma naturo al kiu ni agacas multobligante ghian lumon per niaj fajrokoloraj lumoj.
(Gralla estas la chefa tradicia kataluna muzikinstrumento. ghi aspektas kiel ligna shalmo kun dulingeta ancho, t.n.)

En viaj festoj elstaras la cheesto de la diablo, kio ech ne la ekleziaj institucioj povas interpreti kiel purigilon. Kaj ne unu sed multaj, ech inaj diabloj, kiuj okupas Vilanova i la Geltrś-on kun mieno pli fripona ol perversa, kaj kiuj estas kiel fajra dałrigo. Vi volis, en la repropono de viaj tradicioj, ke malpliighu la aspekto ałtosakramenta, kaj la cheesto de angheloj estas iom akcesora. Vi metis en la bushon de la diabloj la kritikojn kontrał la ałtoritato, kaj pri tio vi estis pli originalaj ol iu ajn: vi identighas kun la diabloj por ke tiuj diru kion vi pensas, kiel "Carnestoltes" (p. karnestoltes) (nia karnavala regho, t.n.) bezonas maskon kiu defendas la anonimecon por fari chion kio alimaniere estus malpermesita.

Tiu chi estas la dua trajto kiu distingas nin, la mediteraneanoj: la rifuzo al la ałtoritarismo. Kaj pro tio ke chi tiu lando suferis tiom da tiranismoj, malbonaj memorajhoj, restas en nia memoro la maniero fari nur kion povas fari civitanoj submetitaj al diversaj arbitrajhoj: insultmoki, mokridi, protesti... char estas nia maniero diri ke niajn korojn neniu submetos. Viaj diabloj estas viva memoro de nia ribela spirito, de nia bruege movighema individuismo, kaj, funde, de nia senhonteco. Kaj okazas ke ni estas senhontaj char, submetitaj fojfoje, ni neniam preterlasis shati nin mem, ni neniam neglektis ami nin, ni neniam preterlasis nian memestimon.

Mi kredas ke vi kovas la sekretan esperon por ke pli-malpli frue la diabloj venkos la anghelojn; char la angheloj, en chi tiuj festoj, estas la ordo kaj la disciplino, kaj la diablo la malordo kaj la tumulto.

Ritmaj kaj belegaj dancoj, zorge plektitaj kaj malplektitaj, de la rubandaj dancoj al la bastonaj, kaj ankał la ritigita "sardana" (nia plej popola danco), estas chi tie en Vilanova i la Geltrś, paganaj oferoj kiuj festas la fekundecon de la tero, de la bestoj kaj de la homoj.

Mitologiaj kaj timindaj bestoj pro sia dresita kaj hejma feroceco, kiel estas la kazoj de la drakoj kaj de tiuj tre originalaj mulinoj, kaj ech karpon vi havas... Kaj, inter ili la veraj katalunaj gigantoj kaj nanoj. Chiuj popoligas magian universon, universo kiu okupas la stratojn, kiuj estas viaj kaj nenies plu, kaj chio tio ne estas spektinda spektaklo sed travivinda.

Kaj, pli ankorał, vi suprenirigas altajn kaj malfacilajn "castells" (p.kasteljs') (homajn turojn) per reputacie kuraghegaj homoj, en unu el la simboloj pli evidentaj pri la socia solidareco, kiu, paradokse, chiam kunas kun la individuaj spiritoj. Kiam maro da manoj subtenas la fragilan ekvilibron de homa turo, kiam montrighas ke chiuj kaj chiu estas necesaj, ke ies malfortigho estus chies malfortigho, ni esprimas ghoje, tiun densan socialan teksajhon pri kiu mi parolis dekomence.

Tiel ni estas faritaj, tiel vi estas faritaj: ałtentike blua mara ponto kiun povas trairi la plej diversaj kulturoj sen reciproke sin gheni, sed, samtempe, sen ke iu ajn pridubu la rajton je la diferenco. Tiu-chi estas dua paradokso: la plej singularaj popoloj, kiuj kuraghege defendas siajn specifajn rajtojn, siajn vere personajn diferencojn, estas la popoloj kiuj samtempe amas mestizecon, kiuj ne timas la rasmiksadon. char temas pri popoloj kiuj scias ke iu ajn popolo estas nek pli bona nek supera al la aliaj, sed ankał nek malpli bona nek malsupera al iu ajn alia.

Nun kiam la rasisma fantomo denove shvebas super la tuta Ełropo, kiam shajnas ekzisti estajhojn multe pli perversaj ol demonoj, ni havas rasmiksadan historion kiu devas imunigi nin kontrał la antałjughoj. Al vi, gevilanovanoj, ne gravas se la najbaro havas la hałton pli bruna ał la okuloj pli inklinaj. Vi krias, kantas, dancas, faras fajron, levas homajn turojn, karakoligas mulinojn, krevas petardojn kun la sekura fervoro ke chi tiuj estas viaj kolektivaj spuroj, ke chio kune estas filo de plurkultura deveno, la plejmulto el ili prapatraj, kaj de ritoj plejmulte paganaj.

"Diversaj estas la homoj, diversaj la parolmanieroj" lałtvokis Espriu (elstara kataluna poeto proponita al nobela premio 1980-a, neakceptita char Katalunio ne havas propran shtaton, t.n.) en siaj neimiteblaj versajhoj; "La plezuro de la mestizeco" kantas Lluķs Llach (p. ljuis' ljak') (internacie konata kataluna kantałtoro, chefe pro "La paliso", kontrał fashisma kanzono, tradukita al multaj lingvoj) kun la okuloj lumigitaj. Kaj, gevilanovanoj, vi faras una el la plej singularaj festoj, kun la plej forta personeco kiu ekzistas, kaj, samtempe, transprenas la pasintajho diversa, kaj vi vin montras małraj, judaj kaj kristanaj. Kaj sen scii pri la deveno, eksperimentas la plezuron kanti kaj krii kaj pri petardado, kaj vi vin rigardas unuj al aliaj kun la certeco esti partoprenante komunan kaj publikan sekreton: vi estas tia, char vi estas la produkto de diverseco kaj rasmiksado, la krisoloj de tiom da mediteraneaj kulturoj.

Tiu chi estas via forto, estas nia forto. La nedetruebla forto esti, samtempe, individuismaj kaj solidaraj; la forto havi vere personajn identigajn trajtojn kaj samtempe, klaran konscion esti kunfluejo de kulturoj.

Gevilanovanoj: neniam shanghu; evoluu sen ke vi neniam perdu tiujn duoblajn kvalitojn. Ne gravas ke viaj festoj estu la plej famaj, sed ke ili estu la plej ałtentikaj; ne gravas ke viaj festoj estu la plej harmoniaj, sed ke ili estu la plej vitalaj.

Amuzighu, amuzighu, char la morto ne ekzistas, la malsano ne ekzistas, la milito ne ekzistas, la stulteco ne ekzistas. En tiuj-chi tagoj kiam vi honoras la Sanktan Virgulinon de la Neghoj, ekzistas nenion plu ol la vivo, sana, richa, nobla kaj felicha. Kaj, char vi havas la tutan rajton revi pri tio.

Tiu-chi foranino el Alcoi invitas vin, emociita kaj komplezita, je viaj propraj festoj. Nu, ili komencu!

Multajn dankojn.

Isabel Clara Simó

(Elkatalunigis Joan Inglada)