VILANOVA i la GELTRÚ

 VILANOVA ESTAS GASTRONOMIO. En la vilanovaj kuirajhoj estas la lumo, la aromo de la maraj ventoj, la parfumoj de la virga oleo kaj de la ajlo, la varmo de la sablo kaj de la suno, de rostitaj kaj salaj retoj apud la ondoj. La vilanova kuirarto estas sendube tiu kiun oni devas koni. tiu kiun oni devas ghui.

VILANOVA ESTAS TURISMO. Ghi estas trankvila urbo kun grandaj plaghoj de fajna sablo, idealaj por infanoj kaj junuloj. Tie chi estas sporta haveno protektita kontrał la eostaj kaj uestaj ventoj, kie eblas praktiki chiujn akvajn sportojn preskał la tutan jaron.

Tie chi estas larghaj avenuoj longe promenindaj, kaj kampadejoj por la amantoj de la subchiela vivo. Tiuj kiuj amas la noktan vivon povos profiti tiun de la urbo, ał provi sian shancon che la kazino.

VILANOVA ESTAS KULTURO. Jen la kultura konglomerajho de Vilanova: * Muzeo Víctor Balaguer (Pentrajhoj) * Muzeo Can Papiol (Etnologio) * Kastelo de la Geltrú (Loka historio) * Muzeo de maraj kuriozajhoj (Kolekto) * Fervoja Muzeo * Domo de Sankta Tereza (Restadejo de Víctor Balaguer) * Muzika Somero (Klasika) * Internacia Festivalo de Popola Muziko.

VILANOVA ESTAS SPORTO. Precipe la suno, la milda temperaturo kaj, definitive, la klimato, igas Vilanova-n tałga urbo por praktiki iun ajn sporton.

Ghiaj instalajhoj: Atletismaj arenoj, futbalaj kampoj, plursportejo, rajdejo, nałtikaj instalajhoj, ktp igas Vilanova-n urbo kie chiuj, se dezire, povas sin senti junaj.

VILANOVA ESTAS FESTO. * 01.01. Novjaro: «La Carassa del Moro Manani». * 17.01. Sankta Antono: «Els Tres Tombs». * Finon de Januaro. Popola «Xatonada»: Popola gastronomia festo. * Februaro. La Karnavalo: «L'Arribo, Les Comparses». * 23.04. Sankta Georgo (Kataluna Patrono): «Castellers». * 29.06. Sankta Petro: Mara semajno. Procesio de boatoj. * 05.08. «La Festa Major» (La chefa Festo de la urbo): Artifikaj fairajhoj, popolaj dancoj. * 15.08. «Festa Major» de La Geltrú: Festo de la antikva kvartalo de la urbo. * 1-an semajno de Oktobro. Ałtuna renkontigho: Kampara kaj piknika tago. * 2-an dimanchon de Novembro. La Foiro: Komerca komarka montrado. * 25.12. Kristnasko: «La Carassa del Moro Manani», «Els Pastorets».